Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili ian feliĉecon. Geamantoj deziras amindumi sekrete. Sed honeste mi estas certa ke vi vin trompas.”

“Ho! Estas ŝanĝo ke vi donas al mi konsilon,” komentis Rozo.

“Jes. Ja estas.”

ĈAPITRO DEK-KVARA

EKZERCA BATALO


TIUN vesperon la tuta bando kunvenis en la kampo. La komitato kunvenis sidante sur ŝtipo...

“Ni decidis ke ni hodiaŭ ekzercos por la venonta batalo. Batalestro! Kia ĝi estos?” diris Haroldo. La bando rigardis kun intereso la okazaĵojn. Jaĉjo raportis, “Ni defendos. Nur mi, Robeĉjo, Vilheĉjo, Alfreĉjo, Miĥaĉjo, Haroldo, kaj Rikaĉjo; ili estas la plej maljunaj. La aliaj povos pretigi sablon, sed oni memoru ke oni devos porti ĝin malantaŭ la batalolinion antaŭ ol komenciĝos la batalo. Plej kredeble tio malhelpos nin pli ol ĝi helpos. Rozo estros la nebatalantojn. Por la ekzercado mi proponas ke Vilheĉjo, Alfreĉjo, Miĥaĉjo, Haroldo kaj Rikaĉjo, sub Vilheĉjo kompreneble, staru en kreskaĵ-barilo kaj defendu kontraŭ la aliaj.”

Ĉi tie Johanino Harris diris, “Kial ne uzu aŭ la akvobarilon aŭ la riveretan bordon?”

“Jes, ni uzu ĝin,” subtenis Alano Hawkins.

“Ĝi okazos tie,” anoncis Haroldo.

“Kie?” demandis Rikardo Harris.

“Mi proponas ke ĝi okazu sub la akvobarilo ĉe la rivereta bordo,” diris Haroldo, “ĉar alie ni vere bezonos naĝvestojn, kaj neniu atendis ke ni uzos ilin hodiaŭ vespere.”

Johanino kaj Alano konsentis. Jen la komitato ekordonis! Jaĉjo konsentis.

“Kion pri ni knabinoj?” demandis Johanino.

“Vi vere ne povos helpi,” diris Jaĉjo.

“Bone! ni naĝos,” respondis ŝi.