Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam la ekzercado komenciĝis. Estis ĝenerala surprizeto ke la komitato asertis sian povon. Ĝi atendis tion kaj ne estis timema.

La knaboj forprenis siajn piedvestojn. La knabinoj eknaĝis. Ili ĉiuj estis surmetintaj siajn naĝvestojn, laŭ propono de Johanino kiu estis antaŭvidinta la bezonon. Heleno Hawkins, Johanino, kaj Rozo komencis instrui naĝadon al Barbro Robertson, Doroteo Baker kaj Katrino Thompson.

Je unu flanko de la rivereto staris la defendontoj, planante. Planante, la atakontoj staris je la alia flanko de la rivereto.

“Ni devos plani,” diris Jaĉjo al la atakontoj. “Unue, mi kun Alano kaj Georgo estos ĉe la centro. Robeĉjo estos maldekstre, kun Keneĉjo kaj Freĉjo. Edviĉjo kaj Ronaĉjo estos ĉe la dekstro. Se mi foriros de la batalolinio, Roberto prenos ĝian estrecon. Jen ĉio.”

Vilĉjo diris, “Ni nepre devos plani. Jaĉjo estas ruzema ulo. Mi estos centre. Dekstre estos Alfreĉjo kaj Haroldo. Maldekstre estos vi du aliaj. Obeu min ĉe ĉio. Nun ni devos atendi la farojn de Jaĉjo.”

Je interkonsentita tempo la atakontoj malabrupte eniris la akvon. La knabinoj naĝis aŭ flotis al la barilo por rigardi. Kiam la atakontoj estis malproksimaj de la defendontoj je la longeco de du bastonoj, Jaĉjo ordonis al Roberto, Edvino, Keneto, Frederiko, Ronaldo kaj Georgo kontraŭi po unu el la defendantoj. Li diris al Alano ke ili ambaŭ faligu siajn bastonojn kaj poste Vilhelmon. Ili kvazaŭ subtenis la kontraŭon de Roberto al Vilhelmo. Tiam subite ili ekfaligis la bastonojn kaj kuregis al la piedoj de Vilhelmo, kaj malgraŭ piedbatoj al siaj kapoj (feliĉe oni ne portis piedvestojn) faligis lin, tiel ke li glitis malsupren ĝis liaj piedoj tuŝis la akvon. Jaĉjo kaj Alano kondukis lin kiel kaptiton al la alia flanko de la rivereto. Tiam la knabinoj haltigis la batalon, kaj elmontris ke la knaboj devos batali en naĝvestoj se ili deziras ne malsekigi la vestojn, kaj tial estigi malaprobon al siaj agoj de Fraŭlino Burdon kaj la loĝejdonantoj. Estis iom da subteno