Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por la uzo de la kreskaĵ-barilo. Tamen la komitato unuanime subtenis la proponon de la knabinoj. Tial la knaboj rapidis hejmen. Baldaŭ ili revenis, portante naĝvestojn, kaj en iliaj manoj estis viŝtukoj kaj ordinaraj vestoj. La tuta bando kunvenis en la rivereto. Iuj sidis sur la akvobarilo, aliaj staris en la malprofunda akvo. Ĉiu knabo havis en la mano bastonon.

“Nun, ni havos pli multan liberecon,” diris Haroldo. “Ni komencu kiel antaŭe, kaj kiam estos tro malvarme por vadi kaj naĝi ni sin sekigu kaj diskutu kion ni faros. Nun ke ni portas naĝvestojn ni povos ataki tra la profunda akvo. Ĉu tio estas taŭga?” Ĉiuj konsentis.

La knaboj apartiĝis. Vilhelmo ordigis sian bandon kiel antaŭe, sed ordonis ke iu atakata, kiel li mem estis, malantaŭenpaŝu.

Jaĉjo diris, “Mi estos ĉe la centro, subtenata de Alano kaj Georgo. Je la finiĝo de la linio maldekstre estos Freĉjo. Apud li estos Robeĉjo, mia viculo, kaj apud Robeĉjo estos Ronaĉjo. Keneĉjo kaj Edviĉjo, kiuj estos dekstre, ne eniros la akvon ĝis mi ordonos, sed iros laŭlonge la bordon kaj atendos ĝuste malantaŭ la barilo, kaj atakos kiam mi ordonos. Mi ordonos per knabino.”

Li tiam ordonis ke Katrino Thompson kaj lia fratino sekvu la linion kaj agu kiel ordonportantoj. Vilhelmo imitis tion, kaj difinis Doroteon Baker kaj Rozon Barnes helpi sian bandon tiamaniere. Je interkonsentita tempo, la rektaj atakontoj kaj la du ordonportontoj eniris la akvon. Kiam li estis en la mezo de la rivereto, Jaĉjo ordonis Katrinon diri al Edvino kaj Keneto, ke li dum la batalo sendos al ili knabinon sen ordonoj nur por malcertigi Vilhelmon. Ili pretigu ĉion por kaŝa atako. Vilhelmo ordonis ke Rozo kaj Doroteo rigardu zorge kion faras Edvino kaj Keneto.

La atakontoj antaŭeniris. Ili ekbatalis per bastonoj.

“Levu la akvon,” ordonis Jaĉjo. Tiam li diris al Ruto ke ŝi sciigu al Edvino kaj Keneto, ke ili devus ataki se ili povus atingi la alian bordon sen kontraŭo. Alie ili revenu.