Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Estu pretaj atakegi,” ordonis Jaĉjo. Vilhelmo ankaŭ flustris ordonojn. La knabinoj de ambaŭ partioj estis pretaj doni al siaj estroj la sciigon ke Edvino kaj Keneto surteriĝis. Jaĉjo rezonis ke Vilhelmo sendos iujn el siaj batalantoj kontraŭ Edvinon kaj Keneton kaj tiel lasos la kontraŭantaron pli facile venkebla. Edvino kaj Keneto atingis la bordon kaj ekgrimpis la deklivon. Ankoraŭ neniu estis foririnta kontraŭ ili...

Jen! La defendantoj faligis siajn bastonojn kaj saltis al la atakontoj. Ĉiuj bastonoj elmaniĝis. Okazis granda luktado. Pugnofrapado, faligado. La knabinoj alproksimiĝis por ke neniu dronu. Edvino kaj Keneto kuris laŭlonge la atingitan bordon kaj rigardis la knabamason por ke ili povu helpi sian partion, sed ili ne povis distingi. Ili faligis siajn bastonojn kaj eniris la akvon. Jen unu falis pro piedbato kaj la alia premiĝis kontraŭ la deklivon de ies dorso. Tiu premanto estis malantaŭenpelita de kontraŭulo. Koto jam komencis aperi sur la korpoj kaj naĝvestoj de la knaboj. Rozo Barnes kunvenigis la knabinojn kaj diris, “La afero jam fariĝis tiom konfuza ke sampartianoj interbatalas. Ni apartigu ilin. Ili ne lernos ion plu el ĉi tio.”

“Jes, ni montru ke ni ankaŭ povas fari ion ĉe batalado.” diris Ruto Stokes.

“Ni uzu iliajn bastonojn,” proponis Johanino.

“Ni ekkomencu je la plej proksimaj,” diris Rozo. La knabinoj tiel faris. Nun ĉiu knabo estis batanta sian plejproksimulon, esperante ke li batos kontraŭulon. Metode la knabinoj apartigis parojn, ofte puŝante ilin malantaŭen. Iuj senscie atakis knabinon, sed ili estis kaptitaj de malantaŭe kaj duone portataj, duone kondukataj, flanken. Kelkaj knabinoj estis faligitaj dum sia penado. Kiam la batalado ĉesis la knabinoj komencis sekigi la batalintojn. Iuj prenis la viŝtukojn por si mem. Baldaŭ ĉiuj knaboj vestiĝis.

“Kion kredas la knabinoj?” iuj knaboj demandis al si mem. “Ili agas kiel flegemaj kaj ŝajne flegamaj patrinoj.” Aliaj memoris ke la afero similas ludon de “gepatroj” de sia