Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli juna aĝo. Kompreneble multaj pensis “Ĉi tiuj aĉaj interrompemaj knabinoj,” kaj “Kion ni faru post ĉi tio?” Post iom da tempo, la knaboj ekaŭskultis kiam Haroldo elmontris, “Sed ĉe la ŝtonminejo oni ne povos ŝtelataki. Kompreneble ĝi estis bona, eĉ ĝuinda, batalo sed ĝi ne estis ekzerco por la vera batalo. Kion ni faru?”

Ĉi tie Jaĉjo povus esti venĝa kaj memorigi la bandon ke li estis proponinta ke ili uzu la kreskaĵ-barilon. Tamen li nur diris “Mi proponas ke de nun la vespero estu libera.” Ĉiuj konsentis. Kelkaj hejmeniris kaj la knabinoj daŭrigis ĝui la akvon. Neniu estis diskutema.

ĈAPITRO DEK-KVINA

KONSILANTARO DE MILITO


INTER tiu tago kaj vendredo nenio rimarkinda okazis, krom ke Rozo rigardadis Fraŭlinon Burdon kiel eble plej multe, sed ne trovis ĉe ŝi ian deziron solvi la “aminduman malpacon.”

Post la lecionoj vendrede la bando kunvenis en la kampo. Ĉar proksime estis kelkaj geknaboj vilaĝaj, ĝi disigis sin en kelkajn bandetojn kiuj per lerta planado evitis ke la vilaĝanidoj sekvu ilin kaj kunvenis en arbaro. La knabinoj ĉirkaŭe skoltis kaj gardis la sekretecon de la loko.

“Ha! Bone estus se la vilaĝanidoj kontraŭus nin?” komentis Rikardo Harris.

“Jes, ni montrus al ili ion,” subtenis Edvino Smith.

“Hm!” diris Jaĉjo Stokes, “Estas iom bedaŭrinde ke la knabinoj ne povos partopreni en nia konsilantaro milita, ĉar...” Estis krioj, “Ĉu vere”; “Ho jes!... ĉar eble ni bezonos sablon.”

“Kiuj estas la anoj de ĉi tiu milita konsilantaro?” demandis Alfredo Baker. “Ŝajnas, ke vi fariĝis frenezaj pri konsilan-