Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taroj kaj komitatoj. Al mi ŝpato estas ŝpato kaj ne fosilo, laŭ priskribo de sekcio deka de la rezolucio pri... ho... hm... hommortigo.” Estis ridoj.

“Sed ni ja devos plani,” respondis Haroldo. “Konstatu ĉi tion. Se ni ne venkiĝas de la Trig-anoj eble ili konsentos ke malpli defendu. Alie pruviĝos ilia supereco.”

“Kio estas ĉi tiu konsilantaro?” demandis Frederiko Harris.

“Ĝia centro estas la komitato kaj la batalestroj, sed iu ajn en la bando povas paroli,” respondis Haroldo. Neniu plendis.

“Vilheĉjo,” ordonis Jaĉjo, “Venigu ĉi tien Rozon kaj Johaninon. Heleno estros la skoltaron dum ilia foresto.” Baldaŭ revenis Rozo, Johanino kaj Vilhelmo.

“Ĉu ili serĉas nin?” demandis Jaĉjo al la knabinoj.

“Ni vere ne scias,” respondis Rozo. “Tamen, laŭ mia scio de knaboj ili deziros eltrovi nin.”

“De nun ni devos tre zorgi ke nia bando estu sekreta,” komentis Johanino.

“Jes, mi tute konsentas,” diris Haroldo. “Sed estas amuze...”

“Vi pravas,” kelkaj konsentis. “Nu, ni diskutu...” proponis Haroldo. Estis konsento.

“Ni aŭdos unue raporton de la batalestro,” diris li.

“Mi opinias ke mi povas vere diri ke la ekzerca batalo, kvankam bona batalo, fariĝis fiaska ekzerco. Tamen, mi kredas ke ni venkos la Trig-anojn—ne nur ne venkiĝos sed disĉasos ilin. Jen nia celo. Unu afero, kiun pruvis la ekzerco, estas ke se lerte uzataj, knabinoj povas esti granda helpo. Ĉi tiuj lecionoj estos elprofiteblaj post la milito.”

Ĉi tie Miĥaĉjo Rafferty ekdiris, “Ŝtonĵetiloj! Kial ni ne uzu ŝtonĵetilojn, kiel ni faris hejmurbe?”

“Jes,” subtenis Alfredo Baker. “Ili estas facile fareblaj.” Haroldo interrompis sian spiradon. Streĉiteco videbliĝis sur kelkaj vizaĝoj.