Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ho! Hm! Nu. Estas malpermesite, laŭ la regularo por la bataloj, ĵeti ŝtonojn,” respondis li.

“Jes, kaj la kamparanoj severe malaprobus,” diris Roberto Thompson.

Okazis ĝemoj de trankviliĝo. Almenaŭ unu el la kontraŭknabinecaĉuloj konsentis kun la komitato kaj Jaĉjo.

“Plaĉas al mi uzi ilin,” diris Vilhelmo. “Sed, bedaŭrinde, kaj vi devos konstati tion, Robeĉjo estas prava.”

“Mi postulas voĉdonon pri ĝi,” diris Alfredo Baker. “Ni ankaŭ povas uzi viajn komitatojn, konferencojn kaj aliajn trompaĵojn.”

Je ĉi tiu momento Barbro Robertson alvenis kaj diris al Jaĉjo, “Heleno sendis min sciigi ke kelkaj vilaĝanidoj dise alproksimiĝas laŭ la piedvojo de la vilaĝo.”

Estis milda malespero ke ne venas granda aro armita per bastonoj kaj similaĵoj.

Jaĉjo diris, “Ni ĉirkaŭu ilin kaj mi ilin foravertos.”

“Sed kredeble niaj loĝejdonantoj malaprobus,” diris Haroldo.

“Ni...” ekproponis Johanino Harris.

“Ne, ni spitu ilin batali kontraŭ egala nombro de ni,” proponis Rikardo Harris.

“Ni kaŝu nin tiel, kiel ili preterlasos nin,” proponis Georgo Robertson.

“Ni ĉi tien venis por diskuti,” elmontris Rozo Barnes.

“Ni montru nian potencon,” diris Miĥaĉjo Rafferty.

“Pro la Eternulo, ni faru ion,” ekkriis Keneto Hall.

Johanino nun povis aŭdigi sian voĉon. “Mi proponas, ke ni ruze forkonduku ilin.”

Al la komitato Haroldo diris, “Se ni sekvus la proponon de Johanino ni ja havus malamikojn al ni, sed ni montros ke ni povos funkcii kaj estri.” Alano konsentis. Tiam Haroldo diris al la tuta bando, “Ĉar vi ne povas interkonsenti, ni unuanime decidis ke ni sekvu la proponon de Johanino. Jaĉjo, jen viaj ordonoj.”