Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Bone!” diris Jaĉjo. “Barbro, diru al la knabinoj ke ili sin kaŝu. Johanino kaj Rozo, iru al la knabinoj.” Ili kaŝe foriris. “Haroldo, Ronaĉjo, Fredĉjo, Johaĉjo kaj Keneĉjo, iru en la apudan kampon. Babiladu laŭte, sed iru en la malpli proksiman kampon kiam ili rapidas al vi, kaj tiel plu. Ni aliaj kunigos nin kun la knabinoj.”

Tiam ili disiris. Kiam en la ĝusta kampo ili estis pretaj eniri la apudan kampon, Haroldo direktis la babiladon. La temo estis stratbanda batalado, kaj ili gajete diskutis pri siaj faroj ĉe tiu afero.

“Jen ili sekvas,” sciigis Ronaldo Thompson. Aŭdiĝis kriegoj de la serĉantoj al iliaj kunuloj, sciigante ke ili trovis la elurbigitojn. La bandeto transiris kreskaĵbarilon kaj rapidis al la pordkrado de la apuda kampo. Jen aperis Johanino Harris, kuregante al la bandeto, sin klinante por ke la vilaĝanidoj ne vidu ŝin.

“Prenu ŝian komunikaĵon, Johano,” diris Haroldo. “Renkontu nin en la vojo.” La kvar aliaj forrapidis. Baldaŭ ili ricevis la komunikaĵon, “Forlogu ilin, kaj renkontu nin ĉe la enirejo de la bieno de Rikaĉjo.”

Nun sekvis la bandeton pli granda nombro da knaboj. Haroldo ordonis al Frederiko ke li iru tien, kie li ŝajnigu al la vilaĝanidoj, per la bastonoj de la bandeto, videblaj super kreskaĵbarilo, ke la bandeto estas je flanko de la kampo apud tiu en kiu troviĝas la vilaĝanidoj, kiam la bandeto vere estis preter alia barilo. Tial la vilaĝanidoj konfuziĝis.

La tuta bando denove kunvenis ĉe la enirejo de la bieno de Gesinjoroj Burns. Ĝi eniris herban kampon kaj la diskutado daŭris.

“Ni ne havas multe da tempo nun,” diris Haroldo. “Tial ni ne tro diskutu, Jaĉjo.”

“Atendu momente,” diris Alfredo Baker. “Mi postulas voĉdonon pri ĉu ni havu ŝtonĵetilojn.”

“Bone!” respondis Haroldo, “sed antaŭ ol voĉdoni ni aŭdu la kialojn por kaj kontraŭ. Unue Jaĉjo.”