“Ni konsentis kun la Trig-anoj ke neniu ĵetu ŝtonojn. Estas dube ĉu ili konsentus al ŝanĝo. Ĉi tie la vilaĝanidoj plendus, kaj niaj loĝejdonantoj subpremus la uzadon de ili. Kaj ni devos ne perfidi nin kaj doni al la aĉaj kamparanoj fakton per kiu ili povos mallaŭdi nin.”
“Kaj nun Alfredo.”
“Ĉu ni estas inecaĉuloj, kiuj timas la aĉajn kamparanojn? Kaj Haroldo, propagandante sian konstituciaĉon, diris ke se kiam oni forprenis nian piedpilkon, ni estus havintaj lian komitaton, ni povus mem esti regajnintaj ĝin per sabotado.” Haroldo estis senresponda.
“Sed estas granda malsimileco inter enklasa sabotado kaj ĉiea spitado per klare videblaj bataliloj,” diris Heleno Hawkins.
“Jes, kaj ili estas danĝeraj,” diris Ruto Stokes. Haroldo interne koleriĝis, ĉar li konstatis ke tiu argumento havus al la knaboj la efikon maldeziratan de la dirinto.
“Ni nun voĉdonu,” proponis Rikardo Harris.
“Neniom pli da knabinecaĉula regado,” kriis Miĥaĉjo Rafferty.
“Mi kaj Alfredo nombros la voĉdonantojn. Tio estos tute justa,” diris Haroldo. Ili voĉdonis jene:—
Por ŝtonĵetiloj | Kontraŭ |
Alfredo Baker | Haroldo Barnes |
(Nombranto) | (Nombranto) |
Doroteo Baker | Rozo Barnes |
Johano Baker | Jaĉjo Stokes |
Keneto Hall | Ruto Stokes |
Georgo Robertson | Barbro Robertson |
Miĥaĉjo Rafferty | Vilhelmo Price |
Rikardo Harris | Johanino Harris |
Frederiko Harris | Alano Hawkins |
Edvino Smith | Heleno Hawkins |
Roberto Thompson | |
Katrino Thompson | |
Ronaldo Thompson |