Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La decidendaĵo estis konfuzita. Tial Georgo Robertson voĉdonis kontraŭ sia fratino kaj sia amiko, Alano Hawkins. Tial ankaŭ Miĥaĉjo Rafferty voĉdonis kontraŭe al Vilhelmo Price. En la alia okazo de familia malkonsento, Frederiko Harris sekvis sian fraton sed ne sian fratinon.

“Ni venkis pro tri voĉoj,” anoncis Haroldo.

“Malvenkis pro du, vi volas diri,” kontraŭis Alfredo.

“La knabinoj estas plenaj anoj de la bando krom ke ili devas ne rekte batali.”

“Sed estas absurde diri ke nebatalantoj helpu elekti batalilojn.”

“Sed ili riskus trafiĝi per ili.”

“Tre dube; kaj ili riskas nun trafiĝi per bastonoj kaj sablo.”

“Ili tenas sin for de bastonoj, kaj sablo ne ĵetiĝas grandan distancon.”

“Sed vi nun diskutaĉas.”

“Ne, la Trig-anoj ne opinias tion.”

“Min atentu,” kriis Jaĉjo. “Ni unue diskutu kion ni faros morgaŭ.”

Estis sufiĉe da aprobo, kaj Jaĉjo diris, “Mi deziras ke la knabinoj kaj ni ĉiuj portu sablon al malantaŭ la batalolinio, kaj ke la knabinoj pretigu ĝin por ĵeti. Nur unu alia afero. Robeĉjo estros Haroldon kaj Alfreĉjon; kaj Vilheĉjo, Rikaĉjon kaj Miĥaĉjon. Ĉu vi konsentas?” “Jes,” konsentis ĉiuj.

“Ni nun finu la konsilantaron de milito,” proponis Haroldo.

“Jes,” denove konsentis ĉiuj. Estis iom da avida diskutado pri la ŝtonĵetiloj.

“Estas malbona ŝanco, ke decidi ĉu havi ŝtonĵetilojn aŭ ne komencis disputadon pri la rajtoj de knabinoj,” rimarkis Haroldo, al Jaĉjo, Ruto kaj la gefratoj Hawkins.

“Sed iel, la ideo ne estas nuntempe praktikebla. Mi surpriziĝas ke Georgo voĉdonis kontraŭ mi,” diris Alano Hawkins.

“Mi surpriziĝas ke Doroteo sekvis siajn fratojn,” diris lia fratino.