Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Jes, kaj Rikaĉjo nun konsentas kun la Vilhelm-anoj,” rimarkis Ruto.

“Sed, kaj mi ĝojas pro ĉi tio, ne estas plu Vilhelm-anoj kaj Jakob-anoj. Vilheĉjo voĉdonis por mi.”

“La decidendaĵo estas konfuzita, vere,” komentis Haroldo. “Ĉar ni havis reputacion por knabinecaĉeco, oni imagas ke ni voĉdonis vere pri tio. Nun multaj kredas ke la konstitucio estas trompaĵo de ni plilertuloj.”

“Interesa demando; ĉu ju pli da lerteco des pli da inecaĉo?” komentis Alano Hawkins.

Rozo Barnes anigis sin al la grupo kaj diris al Haroldo ke ili hejmeniru. Antaŭ ol la grupo disiris, Haroldo diris, “Ni penu varbi tiujn, kiaj Georgo, Keneĉjo, kaj Edviĉjo.”

“Ni knabinoj devos fari ion bonan por la bando,” konstatis Johanino. Ŝi ĉi tion diris al la knabinoj survoje al la ŝtonminejo la sekvantan matenon. Kiel Haroldo, ŝi ofte diris memevidentaĵojn, kiujn la aldiratoj ne deziris konstati.

ĈAPITRO DEK-SESA

LA GORDON-ANOJ SUKCESE DEFENDAS “INSULON”


EN la ŝtonminejo, la Trig-anoj ne estis alvenintaj. La bando komencis plenigi la multajn paperajn saketojn per sablo. Jaĉjo ordonis ke oni malplenigu ilin malantaŭ la batalareo. La knabinoj tamen uzis la jupojn de siaj roboj. Ĉiuj laboregis. Post iom da tempo la Trig-anoj subite kuregis el la kreskaĵaro kontraŭ la enirejo.

“Antaŭen Gordon-anoj!” kriis Jaĉjo Stokes. Ĉiuj sur la krutaĵo ektenis siajn bastonojn, inkluzive de la knabinoj. La aliaj aŭ faligis la sablon kaj ekteninte la bastonojn kuris kontraŭ la Trig-anoj, aŭ nehavante bastonojn enmanigis