Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sablon kaj ankaŭ antaŭeniris. Okazis iom da bonhumora skermado, sed ĉar la knabinoj partoprenas, oni baldaŭ ĉesis batali. Jaĉjo kaj Jozeĉjo antaŭenpaŝis.

“Niaj sep plej maljunuloj defendos,” diris Jaĉjo.

“Bone!” konsentis Jozeĉjo.

“Ni tuj komencu.”

“Certe.”

Antaŭ ol batali, Jaĉjo ordonis al siaj kunbatalontoj ke ili unue batalu flanke de la arbusto sur la sabla parto de la krutaĵo. Li estos malantaŭ ĝi. Je lia dekstra flanko estos Vilheĉjo kaj flanke de li, Rikaĉjo. Miĥaĉjo estos malantaŭ la linio. Je la alia flanko estos Robeĉjo kaj Haroldo. Alfreĉjo estos malantaŭ la linio. Ambaŭ malantaŭ la linio estos pretaj ĵeti sablon. La nebatalantoj iros al la supro.

Iuj grimpis sur la tri arbojn sur la supro. Aliaj skermis per bastonoj. Kelkaj forprenis la vestojn super la zono kaj sin sunbanis dum ili rigardadis la batalon. La kutimo depreni la piedvestojn ankaŭ fariĝis ĝenerala. Oni ne povas praktiki ĉi tion en la urboj.

La batalo komenciĝis. Jozeĉjo sendis siajn plejjunulojn ataki unue. “Malrapide malantaŭeniru,” ordonis Jaĉjo. “Konfuzu ilin per sablo,” venis la ordono. Kiam la plej maljunaj Trig-anoj estis komencantaj subteni siajn konfuzitajn batalantojn, la defendantoj kuratakis. Baldaŭ ili faligis siajn bastonojn (la knabinoj ilin prizorgis) kaj okazis granda pugnobatado, preskaŭ luktado. Trig-anoj falis kontraŭ Trig-anojn. Krioj kaj aplaŭdoj venis de la rigardantoj. Baldaŭ la batalolinio estis ĉe la loko, kie tri sufiĉis por ĝi. Nun la Gordon-anoj en la batalolinio estis Jaĉjo, Miĥaĉjo kaj Alfreĉjo. Jen malantaŭeniris malrapide la Trig-anoj. Jaĉjo ordonis ke Haroldo kaj Rikardo prizorgu la sablon kaj la aliaj anigu sin al la batalolinio. La Trig-anoj malantaŭeniris ĝis tuj antaŭ la arbusto, nun multe batita.

Multe da sablo ĵetiĝis al la defendantoj. Tiam per kurado al la kruroj de la Gordon-anoj, la Trig-anoj atakis. Tamen nur la kruroj de Robeĉjo Thompson kaptiĝis. “Sablekovru