Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilin,” kriegis Jaĉjo. La nefaligitoj antaŭeniris, kaj enbataligis sin super la plonĝintojn. Roberto falis sur Henrikon Holloway, sia faliginto. Haroldo ektenis la plej proksiman finon de la bastono de Roberto. Fraĉjo Fellowes, malantaŭ Henriko, ektenis la alian finon kaj okazis luktado inter ili. La rigardantoj aplaŭdis kaj eĉ dancis pro ekscito. Estis ekkreskinta tekniko de neuzo de bastonoj. Nun la sablo estis komencinta konfuzi la bataladon. Roberto kaj Henriko baldaŭ elbataliĝis tre malpuraj ĉe vestoj kaj haŭto. De la nazo de Henriko fluis sango. Pro tio, ke li ne havas fratinon, li estis savita de embarasa kompato.

La Gordon-anoj malantaŭeniris. Nun en la antaŭo estis Rikaĉjo, Haroldo kaj Miĥaĉjo. Vilheĉjo komandis ilin. La arbusto estis preskaŭ malaperinta. Ankaŭ ne restis sufiĉe da sablo ĉe la Gordon-anoj por konfuzi la Trig-anojn denove.

“Ŝajnas ke nia devo ŝanĝos de sablopretigado al kuracado,” rimarkis Ruto Stokes al la aliaj knabinoj. “Jes. Ja ŝajnas ke vi pravas,” konsentis Katrino Thompson.

La Trig-anoj estis reorganizitaj kaj la Trig-aninoj pretigis pli da sablo. Jaĉjo faris ordonojn, kaj jen! Kondukate de Jaĉjo, Alfreĉjo kaj Roberto, la tuta bando defendanta atakegis. La kvin junuloj kiuj tiam formis la Trig-anan batalolinion aŭ kaptiĝis aŭ malantaŭen kuris. Renkonte antaŭeniris amase la aliaj Trig-anoj. Ĉe la loko kie antaŭe troviĝis la arbusto, oni interbatalis. La krioj de la rigardantoj kaj la batalantoj plilaŭtiĝis. Estis eĉ ŝanco ke la Gordon-anoj frakase venkos, sed la Trig-anoj reekkunvenis.

Nun ĉiu batalanto aspektis kiel stratbubaĉo. Malrapide la batalolinio malantaŭen venis al sia antaŭa loko. Sed la Trig-anoj post tio ne alproksimiĝis al venko, kaj post alia kvaronhoro oni ĉesigis la batalon. Post ĉi tio, la du grupoj interkoniĝis dum manĝado, ĉar antaŭ tiu tempo la loĝejdonantoj ne kontraŭstaris ke la geknaboj forvagu dum la tuta tago je sabato. Kelkaj el la batalintoj komencis sunbani sin. Estis multe da neoficiala parolado pri la ŝtonĵetiloj. Ĉi tiu disputado igis ĉiun Gordon-anon serĉi egalulon kunsentan