Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas iom pli juna ol mi kaj loĝas en antaŭurbo. En lia lernejo vergado estas rimarkinda okazo,” diris Jozeĉjo.

“Ĉu tie oni vergis pli severe?” demandis Jaĉjo.

“Tute alie.”

“Interese.”

“Jes.”

Post iom da tempo oni demandis ĉu havi alian batalon. Oni decidis batali manovre sur la teramasego sur kiu la du grupoj jam dufoje renkontiĝis oficiale.

“Ŝajnas ke tiu ekzerco pruviĝas utila fine,” komentis Haroldo al Alano.

“Ĉu ni havu konsilantaron de milito?” demandis Alano.

“Ne,” respondis Haroldo.

Dum marŝo al la teramasego, Jaĉjo pensis multe. Estis aranĝite, ke la du bandoj komencu la batalon ĉe kontraŭaj flankoj de unu el la fosejoj.

Jaĉjo alproksimiĝis al Rozo Barnes kaj parolis al ŝi iom for de la aliaj. “Ĉu plaĉus al vi direkti la batalon?” li demandis al ŝi nelaŭte. Rozo opiniis ke ĉi tiu estas trompa ŝerco. “Jes,” ŝi respondis. “Kial?”

“Ĉar estas malfacile direkti ion se oni mem batalas. Estos tri bandoj. Centre estos via frato kaj Rikaĉjo sub mi. Maldekstre estos Georgo, Johano Baker kaj Alano sub Robeĉjo. Dekstre estos Alfreĉjo, Miĥaĉjo, kaj Edviĉjo sub Vilheĉjo. Inter la centra kaj la dekstra estos Freĉjo kaj Ronaĉjo. Keneĉjo estos inter la centra kaj la maldekstra. Ĉu vi komprenas?”

“Jes.”

“Nu! Kiam ni estas en la fosejo, vi estu sur ĝia rando. Vi difinu du komunikantojn por ĉiu bando. Unu estu kun vi kaj unu kun la estro ĉiam. Mi sendos ĝeneralajn ordonojn al vi kaj vi interpretu ilin. Se io memevidente estu farata ne atendu ion de mi. Tiel vi vere direktos la batalon, sed la aliaj knaboj ne scios.

“Dankon. Mi faros mian eblon. Mi estas konvinkita ke ni knabinoj estas tiom lertaj kiel vi.”