Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Vi povos pruvi ĝin al mi. Sed nun mi devos lasi vin. Adiaŭ.”

Jaĉjo iris al Robeĉjo kaj Vilheĉjo, kaj al ili klarigis sian planon, krom ke li ne menciis ke Rozo vere direktos la batalon.

ĈAPITRO DEK-SEPA

LA TRIG-ANOJ KAPITULACAS SUR LA TERAMASEGO


KIAM la geknaboj atingis la teramasegon, estis konsentite ke la Trig-anoj havu la plej altan randon.

La Gordon-anoj komencis sin aranĝi laŭ la rando de la fosejo. La Trig-anoj kunvenis en rondo kaj Jozeĉjo diris, “Jen mia plano. Centre estos Glyn, Deniso kaj Roĝero, sub Glyn kompreneble. Maldekstre, sub Henriko, estos Eduardo kaj Fraĉjo. Dekstre Viktoro kaj Rudolfo estos sub Herberto. Ni aliaj komence estos malantaŭ la linio. La komunikantoj kun Herberto estos Heleno kaj ŝia fratino. Kun Glyn, la du knabinoj O’Sullivan; kaj kun Henriko, Elizabeto kaj Mario. Edito estos kun mi.

“Kiu estros kiam vi batalos?” demandis Daniĉjo O’Connor.

“Vi devos decidi tion. Se mi povos fari ĉirkaŭan manovron mi bezonos ĉiun eblan helpon. Kompreneble Edito ne povos.”

De Filiso Brown, Heleno Baswitz kaj Katrino O’Sullivan venis malaprobo, sed la knaboj tute malaprobis ke knabino ilin direktu.

“Glyn Meredith do!” diris Jozeĉjo. “Li estos centre.” Estis iom da konsento.