Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ne etendu la linion komence,” diris Jozeĉjo. Tiam ili prenis siajn lokojn.

Je interkonsentita tempo, la batalo komenciĝis. Dum minuto neniu moviĝis. Tiam, per Rozo, Jaĉjo ordonis ke la bando komencu laŭplane. La bando de Jaĉjo malrapide antaŭeniris. La aliaj batalantoj antaŭeniris multe malpli. Rozo eksidis sur la rando. La bando de la Trig-anoj moviĝis dekstren. Jaĉjo ordonis ke, krom se la bando de Jozefo kune kun la bando de Herberto atakos Roberton, Keneto Hall kaj Edvino Smith ataku kun lia bando, kiam li ordonos. La movadoj daŭris. Kiam la centraj bandoj estis tiel proksimaj ke ili povis interbatali per bastonoj, Keneto kaj Edvino komencis helpi la atakantojn. Tiam la bando de Henriko kuratakis. Jaĉjo ordonis al Edvino reiri al lia antaŭa bando. La bando de Glyn komencis malantaŭeniri. La bando de Roberto Thompson atakis. Kaj jen la bando de Herberto Brown malantaŭeniris. Rozo rimarkis ke la bando de Jozefo iras maldekstren. Ŝi sendis komunikaĵon al Jaĉjo, “Mi atendas ĉirkaŭan manovron de Jozeĉjo. Kiam necese, mi malantaŭenirigos la bandon de Roberto. Al Roberto ŝi sendis la diron, “Pretigu ekmalantaŭeniri kiam mi ordonos.”

De Jaĉjo venis la respondo, “Bone.” Sed antaŭ ol Rozo ricevis ĝin, ŝi ordonis al Roberto malantaŭeniri; kaj certe ne tro frue. Jaĉjo sendis Keneton helpi Roberton. Ĉe tiu ĉi lasta estis furioza batalado. Jaĉjo ordonis ĝeneralan malantaŭeniron. Ĉi tio, kvankam humiliga, sendube forigis gravan malsukceson. Nun la Trig-anoj atakis. Jaĉjo tiam kriegis, “Antaŭen, Gordon-anoj, antaŭen,” kaj la tuta linio ekbatalegis. Jozeĉjo transdonis sian potencon al la centro, kaj ordonis ke oni malplilongigu la linion. La Trig-anoj malantaŭeniris antaŭ ol ili fariĝis tro lacaj. Rozo reprenis sian sidlokon ĉe la rando de la fosejo.

Jozeĉjo kaj lia bando kun la bando de Henriko Holloway atakis la dekstron de la Gordon-ana linio. Jaĉjo ordonis ke Edvino Smith anstataŭu Haroldon Barnes, kiu ataku kun Roberto ĉe la maldekstro. Edvino iom malaprobis ke Jaĉjo