Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel pli malfortigu la penojn de lia bando, sed kiam li vidis la tiel ebligitan sukceson de la atako de la bando de Roberto, kiu rompis la Trig-anan linion, li vidis sian takson malbona. La bando de Roberto minacis inundi la centrajn Trig-anojn, sed kun la helpo de Jozeĉjo kaj Daniĉjo, linio estis formata, flanke de la centro. Tiel la batalolinio aspektis kvazaŭ litero “L.” Rozo moviĝis al tie kie la alia rando de la fosejo renkontas la linion nove formatan. “Malplilongigu la linion,” ordonis Jaĉjo al Vilhelmo. Jozeĉjo rapide pensis kion fari. Ĉu li malantaŭen konduku sian partion, aŭ ataku tiel ke li rompu la kontakton de la Gordon-ana maldekstra bando kun la aliaj Gordon-anoj? Jaĉjo ankaŭ pensis kion faros Jozeĉjo. Fine li estis gajninta teron preter la alia rando de la fosejo. Li ne malgajnu ĝin. Li ordonis ke Edvino kaj Rikardo ŝanĝu siajn lokojn kun Miĥaĉjo kaj Alfreĉjo. Unue Edvino kaj Alfredo ŝanĝis lokojn; tiam Edvino kun Miĥaĉjo kaj Alfredo kun Rikardo; fine Miĥaĉjo kun Rikardo. Ĉi tio postulis ke tiuj bandoj malantaŭeniru en la fosejon. Jen Trig-anoj atakis inter Jaĉjo kaj Roberto. Jaĉjo ordonis ke la centra kaj dekstra bandoj malantaŭeniru, ĝis la fundo de la fosejo. La Trig-anoj rekte atakis dum momento, kaj tiam iuj flanke iris por rompi la kontakton inter la centra kaj maldekstra bandoj. Tiam Rozo, per Barbro Robertson, ordonis ke la maldekstra bando atakegu kaj ĉirkaŭu la Trig-anan centran bandon. Keneto Hall tenis la Trig-anojn for de la kuranta Barbro Robertson. Roberto alvokis la plej grandajn penojn de sia bando kaj ili atakegis. La Trig-ana dekstra bando kaptiĝis kaj la kontraŭbatalintoj al Keneto rapidis al sia rando. La Trig-ana centra bando malantaŭeniris. Barbro Robertson kaj Heleno Hawkins forkondukis la senbataliligitajn kaptitojn. La Trig-anoj restantaj atingis sian randon, sed baldaŭ, anstataŭ ol atendi individue kaptiĝi, ili per Edito Fellowes proponis kapitulacon. Jaĉjo akceptis kaj la restantaj batalantoj transdonis siajn bastonojn al siaj kontraŭintoj. Ili reiris al la ŝtonminejo. Antaŭ ol disiĝi la elurbigitoj kunvenis en rondo. Ĉiu el la venkitoj ricevis sian propran bastonon.