Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam Heleno Hawkins diris, “Mi deziras ke ni ŝanĝu la regulon pri kaptado.”

Ĉi tio estis surprizo por la knaboj. “Kial?” demandis Jozeĉjo.

“La nuna regulo eble taŭgus por bataloj ĉi tie, sed ĝi ne taŭgas por bataloj sur la teramasego. Roberto kaj lia bando senbataliligis Herberton kaj liajn kunbatalantojn, kaj frakasis ilian linion, sed tiuj sen bataliloj ne estis individue kaptitaj de du kontraŭuloj. Ili estis transdonataj al ni.”

“Estis malfacila afero,” komentis Herberto.

“Ni metu nian juristan menson sur la problemon,” gaje proponis Rikardo Harris.

“Nu! Ni ne havas unu,” komentis Deniso Day.

“Mi proponas ke nia komitato esploru la aferon kaj faru proponojn,” diris Haroldo Barnes.

“Jes, kaj ni faru same,” proponis Jozeĉjo.

Ili konsentis tion fari, sed Johanino Harris kaj Filiso Brown akiris la certigon ke ĉiu knabino havu voĉon egale al tiu de samaĝa knabo. Ĉi tio estis por ke Alfredo kaj tiaj uloj ne havu iun rajton deklari voĉdonon nevalida.

Neniu spitis ĉi tiun pretendon. La knabinoj sentis ke ili ĝenerale faris bone, kaj pruvis sian bonecon. Jaĉjo private gratulis Rozon, kaj eĉ se la “in-malamantoj” sciis ke Rozo per si mem kelkfoje direktis la batalon, ili ne povis plendi, ĉar la direktado estis bona.

Antaŭ ol eniri la vilaĝon la geknaboj estis denove konvene ordaj kaj puraj.

ĈAPITRO DEK-OKA

DISKUTOJ PRI KAPTADAJ REGULOJ


JE dimanĉo la elurbigitoj kunvenis en la kampo. La du subsepjaruloj gardis kontraŭ vilaĝanidoj. Jaĉjo raportis, “Hieraŭ pruviĝis ke ni povas tute venki la Trig-anojn, se estas spaco por manovri. Tio estas la sola malsimilaĵo inter