Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unua kaj la dua bataloj. Mi devas gratuli al la knabinoj. Ni komence kredis ke difini batalestron knabinan estas nur signo, sed ni estis malpravaj. Konfesite, ne necesas kiam la knabinoj nur pretigas sablon sed...”

“Ho! Li estas mola pri knabinoj,” komentis Alfredo Baker.

“Eble, sed tio efektive estas vera,” ripostis Jaĉjo sarkasme.

“Ĉu estas io alia por raporti?” demandis Haroldo, tiel forigante la streĉitecon.

“Nu, ni ekzercu je mardo kaj faru niajn planojn je vendredo. Ni devas eltrovi metodojn por venki ĉe la krutaĵo.”

“Uzu ŝtonĵetilojn,” kriis Alfredo Baker. Vilhelmo Price brose movis la manon supren ĉe la vizaĝo kaj diris, “Ho! ĉesigu tion. Vi scias ke vi ne vere kredas tion.” Haroldo gratis la kapon ĝene kaj forte elspiris. “Kiam ni havos unuecon?” li demandis al si mem.

“Ni devas perfektigi kiel ŝanĝi lokojn kaj ekstransdoni niajn bastonojn al la knabinoj,” diris Alano Hawkins.

“Jes, certe,” konsentis Georgo Robertson. Ĉiu enuiĝis. “Kiajn ŝanĝojn ni faru al la regulo pri kaptitoj?” demandis Frederiko Harris.

“Nu,” diris Haroldo, “la nuna regulo estas ke iu klare kaptita de du kontraŭuloj ne plu ludu en tiu batalo. Tio estas taŭga por la ŝtonminejo, kiam oni povas apartigi nur iun de la alia linio, sed sur la teramasego oni ofte ĉirkaŭas kelkajn.”

“Ni uzu la saman metodon kiel en la ludo Liberigo,” proponis Heleno Hawkins. Ŝi aludis al la kutimo trifoje frapeti la kapon de la kaptito kiel signo.

“Estas pli bone teni la ŝultrojn de la kaptito al la tero,” diris Johano Baker.

“Sed tio postulus tro da tempo kaj da batalantoj,” diris Roberto Thompson.

“Sed kiel alie oni povas certigi ke la alia homo ne povas kaj ne volas plu batali?” demandis Frederiko Harris.

“Ni memoru ke eble ĝi okazos al ni,” memorigis Ronaldo Thompson.