Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Vi diris tre saĝe,” diris lia fratino.

“Mi havas ideon,” ekkriis Frederiko. “La kaptito frapetu sian propran kapon.” Kelkaj ridetis.

“Ĉu oni povos devigi al la kaptito tion fari per si mem?” demandis Haroldo.

“Eble, jes,” respondis Frederiko.

“Kion ni deziras, estas ke la knabinoj tiel rapide kiel eble prenu la gardadon de la kaptitoj,” diris Edvino Smith.

“Mi komprenas ke tio, kion ni deziras, estas aldono al la nuna regulo, kiu estas sufiĉe justa. Ĝi bezonas pligrandiĝon, ĉu ne?” diris Haroldo.

“Jes,” konsentis ĉiuj.

“Estas bone ke ni decidis tion,” li komentis. “Nu! Ĉu la frapetado ĉe la kapo estas bona metodo?”

“Mi opinias ke ne,” diris Edvino, “ĉar oni eble povus sekrete frapeti de malantaŭe kiam oni ne povus vere kapti iun.”

“Sed ni ne batalas en nebulo,” elmontris Heleno Hawkins.

“Ĉu ni ne povus enmeti ion pri la batalolinio?” proponis Georgo Robertson.

“Mi opinias ke ni ellasu la pecon pri du kontraŭuloj,” diris Keneto Hall.

“Sed ni sendube bezonas klarigon de ‘klare kaptita’,” diris Rozo Barnes.

“Kaj kie ni knabinoj partoprenas?” demandis Katrino Thompson.

“Vi havu la rajton forkonduki kaptiton,” respondis Vilhelmo Price.

“Sed kio estas kaptito?” demandis Johano Baker.

“Jen la problemo!” komentis Ruto Stokes.

“Nu, kion ni deziras ĉe la kaptado?” demandis Haroldo.

“Rapidecon,” respondis Jaĉjo.

“Kion vi opinias pri la trifoja frapetado ĉe la kapo?”

“Ineca.”

“Sed se oni devas teni la ŝultrojn de la kaptito al la tero oni ne havos rapidecon,” elmontris Heleno Hawkins.