infanoj, aranĝita de la tetrarko? Kaj tiu masmortigo de galileoj, farita de la Landestro? Kaj tiuj justuloj ŝtonmortigitaj de la incitita popolo? Kiom da profetoj falis pro la kolero de la doktoroj de l’Skribo? Kiom da ili, kvazaŭ lumojn, estingis la ĉefurbaj riĉuloj, kiam por ili tiu lumo fariĝis neoportuna? Kaj la instruisto estas malriĉa, simpla kaj migranta. Kaj la popolamasoj pro ia ajn kaŭzo diskuros kaj forlasos lin. Kiu li estas, ke li tian verkegon entreprenas kaj ĝian finon ne vidas!
Tiel pensis la maljunulo, kaj la infano pripensis alimaniere. Li sonĝis en sia animo senkulpa, ke la instruisto komprenos la bezonon fariĝi reĝo, ke li kolektos armeon, konkeros la landon kaj sian regadon enkondukos. Li enrajdos al Jeruŝalaim sur blanka ĉevalo, ordonos treni la malbonulojn en malliberejon kaj tie estos ilin instruanta, ĝis ili ekkredos, kaj tiam li mem distranĉos la ligilojn kaj alpremos ilin al sia koro kaj pardonos ilian obstinecon. Poste li komencos militon kontraŭ la reĝoj de l’tuta mondo, venkos ilin kaj katenitajn venigos kaj tiel longe al ili predikos, ĝis ili ekkredos al li, kaj tiam li ankaŭ distranĉos iliajn katenojn kaj alpremos al si. Tio estos bela tago! La popolo estos promenanta tra la lando kun palmoj kaj lilioj, kantante je lia gloro…
Sed la imago infana, flugante kiel birdo en la vastaĵoj de l’penso, renkontis la vortojn de l’maljunulo, kiu diris, ke la instruisto ne volas esti reĝo. Li eĉ akcentis tion, kiam li certigis, ke la instruisto farante tion, kion li faras ne estante reĝo, estas multe pli potenca. Tio ne povis tamen akordiĝi en la kapo junula kun la antaŭaj bildoj. Ŝajnis al li, ke la instruisto ne vidas fortojn, kondukantajn al la celo. Li fariĝis malĝoja, ke tiel prudenta instruisto tamen ne komprenas tiel simplajn aferojn. Li ne imagis tiun ordon sur la mondo, kiun oni antaŭ-