diradis. Kio do estas la instruisto kompare kun la potencaj riĉuloj, kompare kun la tetrarko, Landestro, reĝoj, ha, kompare kun la imperiestro de l’Romanoj!
Li ĉesis kompreni sian majstron!
Kaj tiam la infana penso kaj la penso de l’maljunulo renkontis sin ĉe la muro de unu kaj la sama problemo — ideo da la forto. Ili ambaŭ ne povis kompreni la majstron, kvankam ĉiu pro tute diversaj kaŭzoj. Elirinte el du diversaj ekstremoj de l’penso, ili kunvenis dumvoje: ili ne komprenis, de kio povas dependi la potenco, pri kiu oni konstante aŭdis kaj parolis, kaj al kiu oni kredis, sed kiu ne estis elprovita. Li kuracis, sanigis — tion saman faras ankaŭ la sorĉistoj kaj aŭguristoj. Li faris tion pli bone ol ili, pli rapide, tio estas vera! Sed kiel de tio veni al la venko de la reĝoj, riĉuloj kaj farizeoj! Se li etendos kontraŭ ili la manojn, ĉu ili ne starigus militistaron kun hirtiĝintaj lancoj?… Kaj kio plue? Kio plue?… kie forto lia? Kie la antaŭdiritaj forto kaj triumfo?
Tiel ili revis sur la akvoj de l’lago, kiu estis kovrita per luna heleco kaj briletis kvazaŭ malproksimo ensorĉita.
Subite la junulo komencis diligente rigardi antaŭ si kaj timtremi. Li turnis sin unu- kaj duafoje al la grizulo, ĝis kiam tiu ekdemandis:
— Kio al vi estas, infano?
La junulo tremis, etendis la manon kaj ekmurmuris per paliĝintaj lipoj:
— Ŝajnas al mi, ke ia aperaĵo portas sin super la akvoj.
Ili ambaŭ komencis rigardi en la montrita direkto. La junulo ekmurmuris post momento:
— Kvazaŭ ia hela kaj granda figuro proksimiĝas sur la akvoj…