Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj prave! Nu, ĉu dio agas alie al la homoj, metante kelkajn jam ĉe la naskiĝo en plej riĉan medion, kie ili trovas abundon de ĉio; kaj elliverante aliajn de la naskiĝo al humiliganta mankado? Se do la eklezio predikas rezignon al tiuj statoj malbenindaj kaj blasfemaj, tiam ĝi mem pli ol iu alia subfosas la kredon je dio, ĉar ja estas pli logike, kredi: ne ekzistas dio, ol kredi: ekzistas dio, kiu faras malbonon.


Infano, kiu vane alvokas patron, ne pekadas,
La patro, kiu lasas sian infanon vane lin alvoki, agas kruele,
Kaj pli belege estas kredo: ke ne ekzistas patro,
Ol ke la patro estas surda al infano lia.


Sed, la eklezio bridumis la popolamason; ĝi servadis kiel ĉiela polico, kaj en tiu rolo ĝi efikis multe pli ol la polico de la tero.

Ĝi agis per rekompenco kaj puno; ĝi minacis per eterna doloro; ĝi promesis nefiniĝontan feliĉon. Per tio ĝi estis forta, kaj kapitalismo volonte lasis bonan, agrablan vivon al la pastroj, se tiuj nur zorgas, ke la popolo en la iluzioj pri estonta pli bona vivo trovu sufiĉan distraĵon por ne tro serĉadi la kaŭzojn de sia mizero sur la tero.

Certe, la pli klerigitoj liberigis sin, fariĝis liberpensuloj kaj leviĝis super la amaso; sed tuj kiam ili rimarkis, ke la liberemaj pensoj penetris ankaŭ en la malsuprajn tavolojn de l’ socio, tiam ili returniĝis. Tion ili ja ne estis celintaj! Oh, tiu libera pensado estis bona por la supraj klasoj, sed la malsupraj ne povus suferi tiun lumon; tiuj devis serĉi konsolon kaj helpon en la religio. Kial? Pro jena tute natura kialo: se la ĉielo super niaj kapoj kaj la infero malsuper niaj piedoj estas forprenitaj al ni, kio alia tiam restas krom la tero, sur kiu ni vivas, moviĝas, estas? Nu, tiam oni ekdiras al si, ke la tero ne