Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per la espero pri postnuneco, per vivo post la vivo, dum kiu ili trovos rekompencon por ĉiuj suferoj, kondiĉe, ke ili ĉi tie kondutu kviete kaj obeeme. Nu, kio signifas la nuna sufero, ĉu ne? kompare al eterna feliĉo, ĉu ne? Kaj se oni ekdubas, aŭ se oni eĉ demandas al la pastro, kiel li tion scias, kaj ĉu tio estas vere vera, tiam oni devas aŭdi riproĉan predikon pro sia nekredemo kaj siaj herezaj inklinoj. Se la homoj diras: „Nu jes, tio povas esti, sed ni volas havi ion ankaŭ ĉi tie!” tiam oni nomas tion: inspiroj de l’ diablo, kiujn oni neniel devas atenti.

„Estu obeema” — jen kion oni senĉese predikas, kaj ion alian oni ne aŭdas. Obeema al siaj gepatroj, obeema al superuloj, obeema al aŭtoritatuloj!

Sed, kiel vivas la ekleziaj sinjoroj mem? Ordinare, ili tute ne malŝatas la bonon de l’ tero. Kontraŭe, ili estas pleje konataj kiaj gastronomoj kaj fervoraj vinamantoj; ili preferas la abundajn tablojn de l’ riĉuloj pli ol kunmanĝi el la simpla plado de l’ malriĉuloj. Ili bone scias distingi inter riĉuloj kaj malriĉuloj; al riĉuloj ili ne diras la veron, pro timo elfavoriĝi; kvankam la vortoj de Jezuo tute ne estas indulgaj por la granduloj; sed la malriĉulojn ili penas eduki al kontenta rezigno al la sorto, ja neeviteble surmetita al ili.

Ĉu la riĉuloj kredas la evangelion? Tute ne. Se ili kredus, ĉu tiam estus eble, ke ili kviete loĝadas en siaj palacoj, ĉion ĝuante, dum iliaj malriĉaj gefratoj kurbiĝas sub sennoma suferado en sia senluma vivo? Se ili vere kredus, ke la malriĉuloj heredos la regnon ĉielan, tiam ili ja ne estus tiom malsaĝaj, elmeti sin, por mallonga ĝuado, al eterna sufero.

Ke ili povas lasi ekzisti tiajn statojn, tio estas pruvo efika, ke ili mem ne kredas tion, kion ili lasas prediki al aliaj.

Imagu patron, kiu al unu infano donus ĉion, kaj lasus la alian en mizero; kiel vi nomus lin? Tirano, ĉu ne?