Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tuj, se koncernas infanojn el la klaso posedanta, oni vidas, ke multe pli bone oni zorgas por ilia edukado. En socio, kie ĉio estas mezurata per mono, la plej bona mezurilo por la amo de l’supruloj por iu afero estas: la sumo da mono, kiun ili estas preta elspezi por tiu afero. Nu, ĉiu infano vizitanta la popollernejon, do la infanoj de la laboristoj, kostas pojare 25 guldenojn; ĉiu infano en mezgrada lernejo, do la infanoj de l’ pliprosperuloj, kostas 125 guldenojn, kvinoble pli; kaj ĉiu lernanto de altgrada lernejo, do la estontaj regantoj kaj potenculoj, kostas 630 guldenojn, dudekkvinoble pli ol laborista infano. Tial, la tuta hipokritado, kvazaŭ oni nuntempe tiom elspezas, kaj montras tiom da interesiĝo pri la kreskanta generacio, ĉio ĉi signifas, fakte, nenion. Knedante la spiritojn de l’ infanoj en tiun formon, ke ili, maturiĝintaj, estos uzeblaj iloj en la manoj de l’ kapitalistoj, oni prizorgas nur proprajn interesojn. Kaj tion fari estas la tasko de la lernejo. Estas vere, ke tiu bagatelo da scio, kiun la popolinfano ricevas, povas instigi ĝin celadi al plia klerigado; sed, tio estas fakto nemalhelpebla, tamen tute ne celita aŭ dezirata.


II. LA EKLEZIO.

La dua spirita potencilo, kiun la kapitalistoj aplikas por teni malsupre la popolon, estas Eklezio. Ĝi ankaŭ komencas je la infanoj, kies spiritojn oni deziras malheligi per ĉiuspecaj absurdaĵoj kaj malveroj. Oni aplikas al ili specon de spirita kloroformo, por ekdormigi ilian intelekton. La eklezio, poste, tion daŭrigas per predikaĵoj en la preĝejo. Ĉu oni tie iam aŭdas pri rajtoj? Estas kvazaŭ la homo havas nur devojn! Rezigno, submetiĝo, kontenteco — jen komenco kaj fino.

Oni eĉ kuraĝas konsoli la plendindulojn, — kiuj dum tuta vivo spiregas sub la ŝarĝo de supermezura laboro —