Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malhonestaj, ĉu tiam la instruisto laŭ konscienco povus respondi jese je tiu demando? Tio do estas nevera; sekve oni enradikigas en la junajn cerbojn ĉiuspecajn diraĵojn, pri kiuj oni bone scias, ke ili estas malveraj.

Facile ni povus daŭrigi, sed, ŝajnas al ni, ke ĉi tiuj malmultaj ekzemploj jam estas tiom klaraj, tiom konvinkaj, ke neniu nin povas kulpigi, ke ni ne donis pruvojn por niaj asertoj. Ĉu oni en lernejo ne lernas respekti sian superulon? Nu, kiuj estas tiuj superuloj? Ĉu iu laboristo, nobligita per sia laboro? ĉu la scienculo, la artisto? Ne, estu ni honestaj, konfesu ni, ke ordinare kiel superulo estas rigardata tiu, kiu disponas je plena monujo, kvankam li estas ĉio krom respektinda pro sia konduto kaj vivmaniero; aŭ tiu, kiu estas potenca por la momento, kvankam li, eble, perfidis siajn principojn por avansi. En socio, tiom nelibera kaj tiom hipokrite aranĝita kia estas la nia, kaj tiom bazita sur la klasdiferenco, estas neeblo eduki siajn infanojn je veramaj, justemaj, memstare pensantaj homoj; ĉar, supozate, ke hejme ili estas edukataj en tiu direkto, — ĉiuj influoj ekstere penas senfortigi tiun influon. Nenio en la mondo estas malpli pardonata ol tio: esti si mem; kaj precipe tion ne pardonas la granda plejmulto, kiu konsistas el neniuj (t. e. senkarakteruloj). La karaktero tute pereas, kvankam scio estas kulturata; kaj kio do signifas socio, en kiu la karaktero’ perdiĝis?

La instruado, kiel nun organizita, devas krei la ŝajnon, ke la gejunuloj estas edukataj je pensantaj homoj; sed tio estas nur ŝajno. Efektive ĝi devas servi por lernigi la infanojn tiom, ke la poseduloj ne estu ĝenataj de servistoj, kiuj pro sia nescio kaŭzas malprofiton al ili. La instruistoj ne estas kulpaj, kvankam, bedaŭrinde, inter ili estas multaj, kiuj penas defendi sistemon, kiu ilin mem subpremadas kaj malprofitigas; kulpa estas la ekzisto de klasoj en la socio.