Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tri mensogojn! Ĉar, la laboristo anstataŭ esti libera, devas, je puno de morto pro malsato, porti la jugon de sklavo, altruditan al li de lia mastro. La laboristo ne havas motivon por gajeco, ĉar kiel pario de l’ socio li estas tenata for de ĉio, kion bela tero donacas por ĝui. Kaj, fine, tiu tero, sur kiu li naskiĝis, ja ne povas esti kara al li, ĉar neniu eĉ malplej granda peceto de tiu tero apartenas al li; kaj senti amon por naskiĝolando, kie oni devas suferi mizerojn kaj sklavecon, tio pruvus, ke eĉ la lasta ero da homa indeco ĉe tiu homo estus estingita.

En lernejo oni instruas: Scio estas potenco, sed la sperto de l’ vivo instruas al ni, ke la biblia Predikanto estis prava, kiam li diris: Scio estas bona, sed kun heredaĵo, do se ĝi estas akompanata de sako da mono. Scio kun nedependema karaktero ne alportas prosperon, nur se la scio estas humila, subiĝema kaj reptilia, tiam ĝi povas esti unu el la rimedoj por akiri monon, je kondiĉo, ke oni estas obea ilo en la manoj de l’ kapitalo.

En la lernejo oni instruas: Laboro nobligas; sed la spertado de l’ vivo baldaŭ komprenigos la infanojn, ke efektive ne ekzistas pli granda honto ol la laboro. Kiuj ja estas pli estimataj en la socio: la nenion farantoj, kiuj neniam laboris, sed multe konsumas, aŭ la kompatindaj ŝvitantoj, kiuj dum sia tuta vivo neniam faris alian ol labori? La nobleco de laboro, la kalo de l’ manoj, estas ege laŭdataj kaj glorata en kunvenoj kaj paroladoj, sed prefere ĉiu lasas la ĝojon de laboro al alia. La beno de laboro, en lernejo tiom laŭdata, nur servas por eduki la homojn plej eble rapide je firmaj laboristoj, t. e. je fontoj de riĉeco por la nelaborantoj.

En la lernejo oni instruas: honesteco estas plej bona. Sed, se la infano, en sia naiveco, demandus, ĉu la homoj, kiuj loĝas la grandajn domojn, estas la plej honestaj, kaj la kompatinduloj de la domaĉoj — la plej