Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj sociaj virtoj. La instruisto devas lernigi la unu specon kaj la alian. Sed, kion fari, se tiuj virtoj inter si konfliktas? Kaj tion ili ja faras je ĉiu paŝo. Jen kelkaj ekzemploj:

Estas kristaneca virto: ne ĵuri: ĉar, en sia Montpredikaĵo, Jezuo plej eble klare instruis: tute ne ĵuru, via jes estu jes, via ne — ne.

Estas socia virto: ĵuri ĉiufoje, kiam la sinjoroj de l’juĝejo tion postulas; alie minacas la malliberejo.

Estas kristaneca virto: ne mortigi, laŭ la klara admono de Jezuo en la Montpredikaĵo.

Estas socia virto: je 19-jara aĝo iri trankvile al kazerno por esti dresata je mortiganto de sia proksimulo.

Estas kristaneca virto: ne maltrankviliĝi pri la tago de morgaŭ, ĉar al ĉiu tago sufiĉas siaj propraj zorgoj.

Estas socia virto: ŝparadi, kaj en la lernejoj oni jam komencas eduki la infanojn al ŝparado.

Kompatinda instruisto, kondamnita instrui al la infanoj samtempe du aferojn, el kiu unu estas rekta kontraŭaĵo de l’ alia.

Kaj plie, kiom estas la infanoj plenŝtopataj je neveroj, simple por utiligi la lernejon al la interesoj de l’ posedantoj!

Ni bezonus tro da spaco, se ni volus tion montri en detaloj. Tamen, oni rajtas postuli de ni pruvojn por niaj asertoj, kiuj eble sonas krude en la oreloj de kelkaj. Nu, ni citos kelkajn pruvojn. Oni lernigas la infanojn kanti:

Ni vivas libere
Ni vivas gaje
Sur kara tero de Nederland!

Kiam la infano atingos la aĝon de distingo-kapablo, kaj tiam metos la praktikon de l’ vivo apud la lernita leciono — kion ĝi tiam spertados? Ke per tiuj tri linioj, ĝi lernis