Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tre ĝuste komprenas la kapitalistoj: kiu havas junularon, tiu disponas je estonteco, kaj tial oni ne miru, ke en ĉiuj landoj la lernejo estas objekto de akra batalado.

En la klasa ŝtato necese devas esti klasa instruado. Pro tiu nenie estas eĉ unu lernejo, en kiu estas infanoj el ĉiuj sociaj klasoj, kie do estus almenaŭ unu aĝo, dum kiu ĉiuj sin sentas inter si unu, partoj de unu tuto; nepre ne — ekzistas apartaj lernejoj por malriĉeguloj kaj malriĉuloj, kiuj devas kontentiĝi kun minimumo da instruo — pli ja ne bezonas la infanoj de laboristoj „en sia stato” — kaj apartaj lernejoj por la pli altaj klasoj, en kiuj la instruo plivastiĝas laŭproporcie al la monujo de l’ gepatroj.

La tuta instruado estas bazita sur mensogo kaj hipokritado.

La (holanda) konstitucio postulas:

1. Ke ĉie en la regno estos donata de la magistrataro sufiĉa, publika instruado elementa;

2. Ke la leĝa reguligo de l’ publika instruado devos okazi „respektante ĉies religiajn opiniojn”.

Kaj, konforme al konstitucio, la leĝo pri la unuagrada instruado postulas, ke „la instruisto sin detenu ion instrui ion fari aŭ ion permesi, kio ofendas la respekton ŝuldatan al la religiaj opinioj de aliepensantoj.” Sed, dum la leĝo klare tion postulas, tamen postulas ĝi samtempe, ke la lerneja instruo „estu utiligata por edukado en ĉiuj kristanecaj kaj sociaj virtoj.”

Nu, kiel oni povus respekti ĉies religiajn opiniojn kaj samtempe eduki la infanojn al ĉiuj „kristanecaj” virtoj, do al la virtoj de iu speciala religio, nome la kristana? Kion fari, se la kristanaj virtoj konfliktas kun la religiaj opinioj? Edukadi la kristanecajn virtojn, ĉu tio ne estas: preferi iun difinitan specon de religiaj opinioj, kaj escepti la aliajn?

Ekzistas do, laŭ la holanda leĝo, kristanecaj virtoj