Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gante al si la malklerecon kaj certan inklinon al misteraĵoj, kapitalismo uzas eklezion kiel instrumenton, por teni per ĝi la homojn en la nokto de nescio, kaj en la krepusko de l’ mistiko.


III. LA GAZETARO.

Inter la potencoj de nia tempo, kiuj influas la amason, apartenas sendube la gazetaro. Estas ja ĝi, kiu ĉiutage parolas al la homoj. Nu, oni povas kutimi al saniga nutraĵo, sed ankaŭ al veneno, kaj estas mirige, kiom granda estas la porcio, kiun oni povas konsumi, se oni nur komencas per dozoj malgrandaj. „Mensogo estas Eŭropa potenco” — tiu fluganta vorto de Lassalle meritas rememoron. Kaj kapitalismo fervore manuzas la mensogon, i.a. per la gazetaro; estas do ne mirige, ke la homoj pereas en mensogoj, ĉiutage pli.

En kies manoj estas la gazetaro?

En tiuj de l’ grandkapitalo.

Ĉu tiu aserto renkontas kontraŭdiron? De neniu. Ni ja scias, ke la bankieroj ekkaptis la gazetaron, por uzi ĝin je sia propra profito. Pro tio la funkcio de redaktoro de kapitalista gazeto estas efektive unu el la plej malpuraj metioj en tuta mondo troveblaj. Li estas la buŝo, per kiu kapitalismo disdiras siajn mensogojn; li estas la plumo, kiun ĝi uzas, li estas instrumento, li devas danci laŭ la fajfo de l’ kapitalistoj. Li estas spirita prostituciulo, li staras pli malalte ol publikulino, kiu luas sian korpon al unue-venanto, por havigi al si pecon da pano. Kaj ve al tiu, kiu volas juĝi kaj agi memstare… baldaŭ oni komprenigas lin, ke li devas kurbigi la dorson aŭ — maldungo atendas lin.

Sciigoj pri la borso, la teatro, la arto, ĉio ĉi estas mendita laboro, kaj por mono oni povas aĉeti eĉ kritikon