Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tian, kia oni deziras ĝin. Ve al tiu, kiu ankoraŭ fidas la sciigoĵn de l’ gazetaro, kiuĵ estas hodiaŭ tiaj, kaj morgaŭ kontraŭaj, precize kiel kapitalismo tion postulas. Famojn pri milito oni elpensas, por kaŭzi je la borso leviĝon aŭ falon de l’ kursoĵ kaj por tiam profiti tion. Sinjoro la kapitalisto sendas sciigon al sia pagata plumkavaliro, ke li jetu inter la publikon tiun aŭ tiun komunikaĵon. Tuj oni legas, ke tie-ĉi-tie okazis gravaj aferoj, pro kiuj milito estas neevitebla; tio tuj influas la borson. La paperoj falas. Sinjoro la kapitalisto, kiu scias pli bone, havas agentojn en diversaj urboj; ili aĉetas la paperojn falintajn pro tiu sciigo. Poste, li igas komuniki en la samaj gazetoj, ke dank’ al lerteco de iu diplomato la minacinta danĝero de milito estas forigita, la borso malstreĉiĝas, la valoroj releviĝas, la spekulanto vendas la aĉetitajn paperojn. La diferencon inter tiu falo kaj leviĝo, intence kaŭzitaj per mensogoj, li metas en la poŝon. Kaj oni laŭte laŭdas tiajn individuojn, se ili el siaj nemezureblaj trezoroj iom donacas al malriĉuloj aŭ malfeliĉuloj. Tiel la malgrandaj homoj estas trompataj per falsaj sciigoj en la gazetoj, por riĉigi grandkapitalon kun sia ŝparaĵo. Kaj tiuj redaktoroj estas servemaj instrumentoj, ili faras ĉion deziratan, precize laŭ la ricevita iristrukcio. Orandega estas la influo de la gazetaro, kaj la kapitalo, tion sciante, agus treege malsaĝe, se ĝi ne profitus tiun multvaloran ilon. En ĉiuj skandaloj de nuntempo la gazetaro estas implikita; en ĉiuj skandaloj oni legas pri la sumoj, uzitaj por subaĉeti gazetaron. La bonkredema, simpla popolo estas ankoraŭ tiel naiva, ke ĝi ne komprenas tion kaj tial konstante estas trompata denove. La tielnomataj popolgazetoj estas plejparte kapitalistaĵ entreprenoj, kaj tiumaniere la popolo mem pagas la preskavalirojn por trompi ĝin kaj glori la subpremantojn. De kie alie venus la malamika tendenco kontraŭ ĉio, kio rilatas al laborista movado? de kie alie la laŭdado de