Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fabrikantoj kaj de kapitalistoj? Ĉiu bagatelo, de ili faritu, estas kiel famaĵo konigata en la tuta mondo. Senvaloraj sciigoj pri princoj kaj granduloj plenigas la kolonojn, kiujn oni povus tiel utile uzi por la ĝenerala intereso. Ĉiam la popolo estas incitata kontraŭ tiuj, kiuj okupas sin helpi la laboristojn liberiĝi el katenoj de kapitalo. Ĉu kapitalo kaj scienco, en gazetaro kaj libroj ne agas man-en-mane por malsuprenteni la popolon? Scienco diras: la kapitalo estas por homaro la plej granda beno, per ĝi vi ekzistas, ankaŭ via familio, kaj miloj da aliaj. Beninda, trifoje beninda kapitalo, sen kiu la mondo returniĝus al tempo de barbareco! Jen la himno al kapitalo ĥore kantata de tuta presaro kune kun oficiala, pagata scienco. Kaj la kapitalo diras: aŭskultu do la voĉon de scienco, tiuj kleraj homoj instruos kaj informos vin je via bono. Tiel la salajrata scienco defendas kapitalismon, kaj la kapitalistoj protektas sciencon. Ili ambaŭ havas agrablan sorton, ili ambaŭ trovas, ke la mondo ne estas tiel malbona. Ve al tiu, kiu kaŭzas al si la malfavoron de tiuj potencoj; oni mensogas, kalumnias, mokas lin, oni pereigas lin materie, por tiel devigi lin silenti. Oni ekzemple skribas pri li: ke „li aŭdigas batalkrion, maltrankviligan por ĉiu lando, kiu ŝatas sendanĝerecon kaj ordon”, laŭ la esprimo de unu el niaj (holandaj) grandaj gazetoj. Kvazaŭ ne precize pro tio, ke la posedantoj estas ekster danĝero, la granda popolamaso estas en danĝero! Kaj ordo… kiu kuraĝas paroli pri ordo en mondo, kie ekzistas la plej granda malordo? Vidu, la presaro prezentas la aferojn sisteme supro-malsupre, kaj tial estas treege malfacile meti kontraŭpezon kontraŭ tiuj potenciloj, ĉar ili havas tiom longajn brakojn!

Gazetaro en la manoj de kapitalismo estas pesto, ĉar anstataŭ klarigi ĝi devas malklarigi. Ĝi venenigas ĉion; ĉio malboniĝas se trans ĝin iras la infekta spirado kapitalista.