Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉu vi dormas? Li jam ne dormis, li ekaŭdis la mallaŭtan demandon de la fratino, kaj ankoraŭ ne sufiĉe dorminte post laciga laboro la malfeliĉa skribisto de la fiska kamero, dormeme streĉante la membrojn sur la kanapo, elĵetis el sia gorĝo reciprokan, malsaĝe sonantan demandon:

—Ha?

Poste, iom sin levinte, ambaŭ brakojn en tuta ilia longeco li streĉis alten kaj laŭte oscedante larĝe malfermadis la buŝon, ĝis kiam fermis ĝin kvazaŭ hajlo de kiso. — Ridante laŭte kaj kisante la buŝon, la vangojn kaj la frunton de la frato, Johanino kriis:

— Mi jam havas, Mieĉjo! mi jam havas, kion mi volis! mi trovis!

Apatie, sed dolĉege li liberiĝis de ŝia ĉirkaŭpreno kaj per iome naza voĉo demandis: