Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
15
 

komencis fariĝi tiel malagrable papere pala, liaj manoj malgrasiĝis, liaj movoj malrapidiĝadis; la suferantajn okulojn laŭ konsilo de kuracisto oni kovris per malhelaj okulvitroj; de tiam li ilin jam neniam demetis. La lernejon li forlasis, por ia metio li estis tro malforta, li komencis labori en unu el la registaraj oficejoj. Lia kariero estis rompita por ĉiam. Kial? Neniu povis precize tion-ĉi klarigi. Simple li submetiĝis al la premo de io nevidebla, sed tamen ekzistanta — kie? en la lernejo? en la domo malĝojigita per la dimisio de la patro? Ĉu en la vivmaniero de la malriĉa familio? ĉu en la morala atmosfero, kiun spiris tiu-ĉi urbo? Oni povus esplori, sed malfacile estas esploradi. Estadas tempoj tiel kruelaj, ke per sia spiro ili mortigas eĉ infanojn.

Ĉu vi dormas Mieĉjo? Mieĉjo,