Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ŝi tamen metis la fingron al sia buŝo kaj admonis sin mem:

— Ct-malbrue!

Poste ŝi mallaŭtege ree demandis sin mem:

Ĉu li dormas, ĉu ne dormas?

En la ĉambro provizita je sufiĉe multnombraj, sed malmodernaj kaj malriĉaj mebloj, sur malmola kanapo kuŝis juna viro de meza kresko, frapante malgrasa, kun vizaĝo longeta, beleta, kies paleco tamen preskaŭ papera, donis al li ŝajnevidon de malsano, tiom pli malagrablan, ke ĝi kontrastis kun la nigraj lipharoj kaj la malhelaj okulvitroj kovrantaj liajn okulojn. Ian Mieĉislao Lipski estis infano sana, kvankam ĉiam malvigleta kaj iomete nekuraĝa, sed tio-ĉi ne longe daŭris. Li estis deksesjarulo kaj finis kvin klasojn de gimnazio kiam lia vizaĝkoloro