Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

guloj de urbaj dometoj enhavas la plej malkarajn loĝejojn; tia la gefratoj Lipski luis ĝin post la morto de la patro. Malsupre estis drinkejo kun butiko fronte sur la straton; la korto svarmis de loĝantoj de diversa sekso kaj aĝo.

Radio de subiranta suno penetranta tra la fenestreto superverŝadis per oro la kapon de la junulino kaj sur ŝia vesto malkompate malkovradis zorgeme rebonigitajn disŝiraĵojn. Ŝiaj kunplektitaj manoj pendis malsupre, ŝiaj palpebroj estis mallevitaj kaj ŝian buŝon ornamis revanta rideto. Pri kio ŝi revis tiel ĉarme? Ŝi ekvekiĝis el la enpensiĝo, levis sian vizaĝon kaj laŭte ekmanplaŭdis. Estis gesto de ĝojo. Kaj kun infana ĝojo ŝi eksaltis kaj malfermis la pordon de la apuda ĉambro. Ĉi-tie