Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Maldika, pala, ŝi tamen havis forton de homoj nervaj kaj agemaj. Metinte la korbon sur la tablo ŝi restis senmova kaj enpensiĝita. Ŝi staris sur la planko el dikaj lignotabuloj kun superstarantaj nigraj najlokapoj; super ŝi pendis plafono malalta, malbela pro polvo kaj fumo. Apud la kvar muroj kovritaj per malnova tapetaĉo staris paro da tabloj kaj benkoj, ŝranko kun kuireja vazaro kaj lito kun malriĉa kovrilo. Tie-ĉi ŝi dormadis; la apuda ĉambreto estis la dormejo kaj laborejo de ŝia frato, kaj tio-ĉi estis jam ilia tuta loĝejo, kiu sin trovis en la supra etaĝo de l’ domo, kies aspekto estis tia, kvazaŭ ĝian modelon elpensis kvinjara arĥitekturisto kun helpo de sep kartoj konstruante du triangulojn malsupre kaj unu supre. Tiaj supraj trian-