Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
11
 

gardos el ĝi la antaŭtempe griziĝita kapo de la pedagogo kun okuloj ruĝigitaj de la laboro kaj kun granda nubo de sulkoj, kiun sur lian frunton metis ne jaroj sed unu momento, tiu, kiam en la lernejo oni diris al li: „Iru for de tie-ĉi! ĉar vi naskiĝis tie-ĉi, vian lokon ricevos tiu, kiu tiun-ĉi teron kaj ĝiajn infanojn ĝis nun nek konis nek vidis“. La pedagogo, rompita per la malfeliĉo obeis, iris for, for el la mondo.

Sufiĉe longe diversaj pensoj kaj intencoj turmentadis la kapon de Johanino, ĝis kiam unu tagon ŝi enkuris sian malgrandan kuirejon videble kortuŝita. En la manoj ŝi tenis korbon kun tolaĵo, kiun ŝi estis portinta por kalandri. Kvankam ĝi estis sufiĉe peza, ŝi rapide suprenkuris la mallarĝan krutan ŝtuparon kaj facile ĝin metis sur la tablon.