Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
10
 

pli bonan estontecon, ne ĉirkaŭrigardadis en la mondo, ne enviis aliajn kaj sentis sin sufiĉe feliĉaj. ŝi ne povis tiel. Kial? Eble la naturo kreis ŝin iom alie, eble la naturon helpis interparoloj aŭditaj, libroj legitaj, la vido de tiaj kaj aliaj najbaraj estaĵoj, iom da scienco traverŝita en ŝian kapon el la buŝo de ŝia patro, kiu nelonge antaŭ sia foriĝo el tiu-ĉi mondo estis forigita el la ofico de la loka knaba lernejo. Se li estus havinta pli longtempe tiun-ĉi oficon… A! tute alia estus la sorto de liaj du infanoj. Sed li ne povis ĝin havi pli longe. Kial? La estonteco miriĝos pri tio: li estis Polo. En la forteco de sia aĝo li sciiĝis, ke li ne havas la rajton labori tiel kiel li volis kaj sciis, nek ĝui la fruktojn de sia laboro. Sur la urba tombejo jam ne malfermiĝos la tombo kaj ne elri-