Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝoj. Ofte ŝi havis la mienon kvazaŭ ŝi hontis pro ioajn kaj tiam ŝiaj okuloj ŝajnis humile paroli al la homoj: Pardonu al mi, ke mi ekzistas! Ŝi marŝadis en la mondo kun senĉesa penso:

— Kion mi povos utili al iuajn aŭ al ioajn? Ofte ŝi estadis malsata kaj havis disŝiritajn ŝuojon, kaj pensante pri peco da pano aŭ bulko aŭ pri malŝiritaj ŝuoj ŝi samtempe pensis:

— La mizera Mieĉjo ja mem ne ĉiam havas pecon da viando kaj liaj ĉemizoj jam disŝiriĝas… kaj mi sidas sur lia nuko…

Ŝi havis konatinojn kaj samaĝulinojn, kiuj estante en tia sama pozicio kiel ŝi, vivis tute trankvile kaj iatempe eĉ ĝoje. Lerte kaj avide ili kaptadis la etajn agrablaĵojn de l’ vivo, sin nutradis per ili, atendis