Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
8
 

la juĝeja domego. Unu fojon nur ŝi levis la kapon, rigardis la masonistojn laborantajn en la supro de l’ trabaĵo kaj kuris sian vojon. Inter ŝi kaj tiu-ĉi konstruaĵo granda kaj plena de malĝojaj sonoj de malpacemo kaj krimoj kio komuna povis esti? Neniu estis turninta sian atenton sur tio, sed estis certe, ke antaŭ nelonge la esprimo de ŝia vizaĝo estadis malĝoja kaj plenzorga, kaj la nigra vesto estis ĉirkaŭita per blanka strio. Ŝi funebris sian patron kaj konstante pensadis pri tio, ke ŝi devis trovi por si ian perlaboron por ne tropezigi la malfacilan vivon de sia frato. Tio estis penso triviala kaj proza, tamen desegnanta ofte profundan sulkon sur ŝia juna frunto. Tiam ŝi suferis kaj multe pensis ne nur pri si mem, sed iafoje pri la tuta mondo kaj ĝiaj diversaj aran-