Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
7
 

sin ornamas, malmulte manĝadas, respiras aeron de malvastaj stratoj kaj malampleksaj ĉambretoj. Tia vivmaniero malakcelas disvolviĝon de la ĉarmo kaj samtempe kaŝas ĝin antaŭ la homoj. Ne flegata ĝi floras pale kaj velkas nerimarkita kiel floroj kreskantaj en ombro; superas ĝin ofte ia ajn herbaĉo oportune kaj lukse kreskanta en la lumo de l’ suno. Pala kaj velketinta, intermiksita kun la strata homamaso en sia eterna nigra vesto, Johanino ĉiam iradis rapidante tra la urbaj stratoj, la busto iom antaŭen, la frunto iom malsupren klinitaj, kaj ŝiaj etaj kaj bonformaj piedoj en dikledaj ŝuoj rapide, rapide marŝadis sur la malegalaj ŝtonoj de l’ trotuaro. Nun ŝi devis ĉiutage desaltadi de l’ trotuaro kaj ĉirkaŭpaŝadi la masonistan trabaĵon konstruitan apud la muro de