Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
6
 

egus. Sed tia penso neniam aperis en ŝia animo kaj ŝi neniam turnis sian pli specialan atenton sur la juĝeja konstruaĵo. Ŝi estis tiel malgranda kun sia modesta nomo, kun sia malriĉeco, kun sia virga talio!

Ŝi portis ĉiam nigran lanan veston kaj nigran ĉapelon, nek ornaman nek modernan, sed el sub kiu vidiĝis densaĵo de belegaj haroj preskaŭ tiel lumaj kiel lino, glataj kaj brilaj super la frunto, plektitaj en peza harligo malantaŭe de l’ kapo. Vizaĝkoloron ŝi havis paletan kaj ofte lacan, la buŝon rozan kaj la okulojn grizajn, kiuj pro sia kristala travidebleco similis al okuloj de infano. Juna ŝi estis kaj sendube beleta, sed ĉiu konanto de homoj tuj estus diveninta, ke ŝi estis unu el la knabinoj tiel multenombraj en ĉiu urbo, kiuj neniam amuziĝas, neniam