Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En unu el pli grandaj urboj de granda imperio Johanino Lipska ĉiutage iradis preter granda konstruaĵo, kies fronton oni ĵus estis plilarĝiganta kaj ornamanta, sed sur kiu ŝi tamen neniam turnis sian atenton. Granda estis la imperio kaj granda estis ankaŭ la konstruita juĝejo; kion ŝi povis havi komunan kun tiuj potencaj grandaĵoj? Ŝi sciis, ke interne en tiuj ĉi vastaj muroj tranĉitaj per vicoj de helaj fenestroj decidiĝadas la sortoj de tiuj, kiuj procesas pro havaĵo aŭ kiuj faris ian kulpon aŭ krimon. Procesi pro havaĵo ŝi ne povis estante malriĉulino, kaj se iam venus al ŝi la penso, ke oni povus kulpigi ŝin pro krimo, ŝi rekte ekrid-