Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

formistino, ŝi instigas al reciproka amo kaj progreso, kiu alproksimigos la feliĉon de la homa societo. La pola nacio, kiu ŝatas ŝin ne nur kiel verkistinon, sed ankaŭ kiel edukistinon de generacioj, honorigis ŝin en 1907 per solenaj jubileaj festoj aranĝitaj en ĉiuj urboj, kaj per fondado de instituto pedagogia de ŝia nomo en Varsovio.

El ŝiaj ĉirkaŭ 60 kreaĵoj estas esperantigitaj: „La interrompita kanto”, „Legendo”, „Marta” kaj tiu-ĉi noveleto.