Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Eliza Orzeszko (Orzeszkowa) naskiĝinta en la jaro 1842 en Mintovŝĉizna ĉe Grodno (Litvujo) estas sendube la plej eminenta pola proja verkistino. El ŝiaj kreaĵoj fluas sento de altruismo, de amo por ĉiuj anoj de la homa societo, precipe por la laborantoj kaj suferantoj. Profunde virina, patrina amo karakterizas ŝian rilaton al la patrujanoj. Jam de kvardek jaroj ŝi nutras instruas, edukadas ilin per siaj verkoj, por kiuj la kondukantan ideon ŝi ĉiam ĉerpadis el plej pura fonto de boneco kaj nobleco. Batalante kontraŭ facilanimeco, aristokrataj pretendoj, egoismo, hipokriteco, ŝi alvokas al prudenta organiza laboro kaj al frata amo inter la diversaj klasoj. Simila al patrino ĉe l’lito de malsana amata infano ŝi revas pri ilia resanigo kaj refortigo, necesaj por vivi kaj plenumi la reciprokajn devojn. Neniam forlasante sian celon kaj ne volante esti revoluciistino sed nur re-