Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
18
 

ŝancelis. — Ŝi mem ne sciis, por kio ŝi povos taŭgi.

Tio, kion ŝi scias, ŝi bone scias, la patro ja mem ŝin instruadis… sed ne multe… Plue estus por ŝi bedaŭrinde forlasi la fraton! Ili ja estas nur du en la mondo, kaj li ofte estadas malsana kaj bezonas ŝian zorgadon…

En ŝiaj grizaj okuloj montriĝis larmoj sed tuj malaperiĝis. Hodiaŭ granda feliĉo okazis. Roĵnovska, posedantino de kalandro, virino ne malriĉa kaj scianta ŝian pozicion, demandis ŝin, ĉu ŝi ne volus instruadi ŝiajn nepinojn, du malgrandajn knabinojn ne bezonantajn ankoraŭ tre instruitan edukistinon. Nature ŝi akceptis tiun-ĉi proponon kun danko. La knabinoj venados al ŝi preni lecionojn, ĉar tie pro la bruo de l’ka-