Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
19
 

landro neeble estas lerni. Sed tio estas nur komenco.

Roĵnovska promesis rekomendi ŝin al sia konatino, kiu en tiu sama strato posedas du domojn kaj havas knabon, kiun ŝi volas prepari por la lernejo. Tiu-ĉi knabo estas amiko de la nepinoj de Roĵnovska kaj kune kun ili li venados al la lecionoj. Sed ankaŭ tio estas nur komenco. Nur komenci! Tiu granda Konstanĉjo ekzemple, filo de tiu seruristo, kiu eterne drinkadas, kaj kies patrino mortigadas sin per lavado de tolaĵo, jam estas dekdujara kaj ankoraŭ ne scias legi kaj ofte kun la patro komencas enŝoviĝi en la drinkejon. La patrino tordas la manojn pro tiu-ĉi knabo kaj se nur iu ajn volus instrui lin kaj dekonduki lin de la malbono, ŝi kvankam malriĉa, rekompencus ĝin laŭ sia povo… Estas ankoraŭ