Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
20
 

en perspektivo la knabino de tiu masonisto, kiu rebonigis al ili en tiu-ĉi jaro la fornon, kaj iafoje venadis kune kun li, kaj la malgrandeta Manjo, la fileto de l’gardisto, por ŝi ankaŭ baldaŭ estos tempo lerni ionajn. Tiujn-ĉi infanojn ŝi bone konas. La grandan Konstaĉjon ŝi ne unufoje venigadis sian kuirejon kaj trempadis lian malordigitan hararon en akvon lavante tiun-ĉi knabon simple kiel oni lavas tolaĵon. Tiu-ĉi ridinda Konstanĉjo tiel granda kun larĝaj brakoj kaj granda kapo ĉiam marŝas ĝibita kaj paŝas tiel peze, ke tremas sub li la planko; sentaŭgulo li estas, stratvagulo, brandon li jam amas, tamen por ŝi li estas kvieta kiel ŝafido, permesas sin lavi, kombi, admoni… Ŝi estas certa, ke tiun-ĉi knabon oni povos savi de la strato kaj drinkejo; kaj