Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
21
 

kio koncernas la malgrandetan Manjon, ili ambaŭ amegas unu la alian jam de longe…

— Cetere vi scias Mieĉjo, ke mi entute treege amas la infanojn. Mi ne scias kial, sed estas tiel… Eble mi heredis tiun-ĉi econ de la patro… Jen! mi pensis kaj elpensis. Roĵnovska helpis al mi… Sed tio estas nur komenco… Grenero al grenero estos plena kulero, kaj poste, poste…

Ĉion tion-ĉi ŝi parolis kun kreskanta fervoro; en la mallumeta ĉambro kun fenestro nordena neniu sunradio falis sur ŝin kaj tamen ŝian frunton trakuradis videblaj briloj kaj per ruĝeteco de superverŝiĝanta vivo kolorigis ŝiajn vangojn.

Mieĉislao sidis rigida, senmove rigardante ŝin el post la okulvitroj. Senmovaj estis ankaŭ la trajtoj de lia mizera vizaĝo, estus malfacile